sábado, 9 de agosto de 2008

Proverboj

El lernu.net:

"Ĉiu komprenas la gravecon, kiun havas la proverboj en ĉiu lingvo. En formo de mallongaj, facile memoreblaj frazoj la proverboj enhavas grandan trezoron da popola saĝeco, kaj per mallonga proverbo oni ofte pli bone kaj pli konvinke esprimas ian ideon, ol per multevorta parolado. Konado de proverboj estas necesa por perfekta konado de la lingvo."

M.F. Zamenhof, 1905

Lernu estas vizitinda ilo, kiu multe helpis min lerni esperanton. Trovante esp-ajn tekstojn, amuzaj proverboj trafis min. Vidu la rezultojn:

Trovis 14 proverbojn.

Kategorio Proverbo

Virino Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas.
Virino Kie regas virino, malbona estas la fino.
Virino La lango de virino estas ŝia glavo.
Virino Malbona virino diablon superas.
Virino Ne ekzistas savo kontraŭ malbona virino.
Virino Rol' de virino -- bona mastrino.
Virino Virino batas per lango, -- aperas vundo plej sanga.
Parolo Virino bonorda estas muta kaj surda.
Ĝuado Virino eliĝis, kaleŝo senpeziĝis.
Virino Virino havas haron longan kaj saĝon mallongan.
Virino Virino kolera pli ol hundo danĝera.
Virino Virino scias, tuta mondo scias.
Virino Virino scias -- tuta mondo scias.
Virino Virta virino straton ne konas.

Mila, bonvolu ne prenu tion persone.